The Naturist Living Show (La naturista vivanta spektaklo) publikigas podkaston pri INOE

The Naturist Living Show (la naturista vivanta spektaklo), aŭskultebla podkasto pri naturismo por naturistoj (nudismo kaj nudistoj laŭ kelkaj homoj) publikigas epizodon pri INOE dank al intervjuo de Thierry Spanjaard.
Tiu podkasto baziĝas sur intervjuo farita en septembro 2023 en la angla de Stéphane Deschênes, la kreinto kaj respondeculo de The Naturist Living Show kaj de Bare Oaks naturisma kampadejo apud Toronto, Kanado. Stéphane Deschênes ankaŭ estas la prezidanto de INF-FNI, la Internacia Naturisma Federacio. The Naturist Living Show troviĝas ĉe https://www.naturistlivingshow.com kaj estas aŭskultebla dank al multaj podkastaj iloj (Apple podcasts, Spotify, Amazon Music, kaj multaj aliaj).
En tiu 165-a epizodo de la podkasto, la intervjuito, Thierry Spanjaard, prezidanto de INOE, klarigas pri Esperanto, ĝia historio kaj ĝiaj valoroj. Li ankaŭ parolas pri la rilatoj inter Esperanto kaj naturismo, la baza kialo por la esto de INOE.
Ĝi estas aŭskultebla ĉe https://www.naturistlivingshow.com/2025/03/esperanto.html
Ekde 2008, The Naturist Living Show prezentas temojn ligitajn al naturismo kaj diskutas temojn de intereso por naturistoj. (nudismo/nudisto en kelkaj landoj) Dum ni evidente kovras aferojn ligitajn al nudeco, naturismo temas pri multe pli ol nuda do ni kovras temojn rilatajn al memestimo, korpa bildo, korpo-akcepto kaj vivi en pli natura maniero. La podkasto estas produktita fare de Bare Oaks Family Naturist Park en Ontario, Kanado.