top of page
  • Writer's picturetspanjaard

2025-08/24-08/30 - Sesa Verda Naturisma Semajno en Greziljono

La Verda Naturisma Semajno estas naturisma evento inkluzivanta kursojn kaj amuzoj en unu el la ĉefaj Esperantistaj lokoj en Francio.


En 2025 okazos la Sesa Verda Naturisma Semajno, kunorganizita de INOE kaj la Esperanto-Kulturdomo, ekde 2020. En 2025, ni antaŭvidas bonegan restadon kaj instrusesion dum tiu semajno en la Kastelo Greziljono, en Francio.



La 2025 programo de la Verda Naturisma Semajno inkluzivos:



Kursoj kaj prelegoj

  • Kursoj por komencanta (de Thierry Spanjaard) kaj progresanta niveloj (de Didier Loison).

  • Angla konversacio (de Jeremy Bass)

  • Germana konversacio (de Bert Schumann)


Aliaj aktivaĵoj

  • Promenado en la parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon,

  • Ekskursoj en la ĉirkaŭaĵo, en la belega kaj alloga Luarvalo,

  • Vizito al loka naturismejo Nat Anjou,

  • Ĉevalrajda’nu’do kun Sébastien Bard

  • Ŝakludo kaj petanko kun Jeremy Bass

  • Ludoj, sportoj, ktp.

  • Koncertoj, kantoj, laŭ la talentoj de la partoprenantoj,

  • Prelegoj por vivigi la vesperojn,

  • Libroservo surloke.


Pli da detaloj baldaŭ aperos sur la retejo de la Kastelo Greziljono.



25 views0 comments

Comments


bottom of page