top of page

2024-02-24 - INOE-a virtuala kunveno

  • Writer: tspanjaard
    tspanjaard
  • Feb 24, 2024
  • 1 min read

INOE organizis sian kvinan virtualan kunvenon la 24an de Februaro 2024.


INOE estas internacia organizo, niaj membroj loĝas en ĉirkaŭ du dek landoj. Unuflanke tiu estas tutbona bildo de la Esperanta komunumo, aliflanke tiu fakto ne faciligas verajn interrenkontojn. Fakte, eĉ se mi ĝojas, ke multe da INOE-anoj partoprenas niajn agadojn, oni nur povas bedaŭri ke kelkajn ni neniam interrenkontas fizike.




La kvina virtuala kunveno de INOE okazis sabaton la 24-an de Februaro 2024 je la 15:00 GMT tiu estas la 16:00 CET (Centra Eŭropo Horzono: Parizo, Berlino, Budapeŝto, …), la 10:00 EST (Orienta Standarda Horzono: Novjorko, Toronto, Kubo, …) kaj la 23:00 CST (Ĉina Norma Horzono: Ĉinio, Singapuro, Okcidenta Aŭstralio, ….). Rendevuoj por diversaj horzonoj troveblis ĉi tie (angle).


Partoprenantoj estis bonvenitaj provi konektadon kelkajn minutojn antaŭ la komenco de la kunveno por certi, ke ĉio bone funkciis.

Kunvena nombro: 615 044 0796 - Sekreta kodo: 1f23g4


Nia retkunveno inkluzivis diversajn temojn:

  • Prezentado de INOE

  • Sinprezentado de partoprenantoj

  • Informoj pri venontaj agadoj

  • Prelegetoj de partoprenantoj

  • Kion la membroj atendas de INOE?

  • Kiel organizi pli da agadoj?

  • Kiel allogi pli da membroj en INOE?


Estintus bona aldono al nia interrilato se kelkaj partoprenantoj faris prelegetojn (inter 5 kaj 15 minutoj) pri diversaj temoj, ekzemple pri lokaj leĝoj pri nudeco, pri historio de naturismo en diversaj landoj, pri rilatoj inter naturismo kaj religioj, ktp…. Ili ne vere antaŭanoncis siajn intencojn prelegi. Interalie, ni babilis pri INOE, naturismo, Esperanto kaj planoj por estontaj agadoj.


La kompleta raporto pri la evento estas ĉi tie:






Comments


INOE

naturista.vivo <ĉe> gmail.com

© 2018-2022 - INOE

GDPR (Ĝeneral Datuma Protekta Regulo de la Eŭropa Unio) - INOE nur kolektas vian nomon, retadreson kaj poŝtadreson. Tiuj informoj estos nur uzitaj por la bezonoj de la asocio. Vi estas la posedanto de viaj personaj informoj. Vi rajtas aliri al viaj personaj informoj kolektitaj de ni kaj vi rajtas peti forviŝon de la tuto aŭ de specifita parto. 

  • 2012 mv-2
  • facebook
  • Facebook - White Circle
bottom of page