top of page

Esperanto, naturismo kaj ekologio ... Kio komuna?

Mi estas Esperantisto, naturisto kaj ekologiisto ... kaj profunde en mi, mi ĉiam sentis konfuze, ke ekzistas inter tiuj tri konceptoj, komunajn valorojn.

 

Unuavide, por nespertuloj, la valorojn kiujn esploras esperanto, naturismo kaj ekologio, eĉ aperas, malproksimaj unu de la alia:

  • Por ili, Esperanto estas nur konstruita lingvo, permesanta parolantojn de malsamaj landoj kompreni unu la alian,

  • Ili pensas ke naturismo estas maniero vivi por homoj serĉante bonstaton kaj kontakton kun naturo,

  • Kaj koncerne la ekologion, ĝi nur servas protekti la medion.

 

Sed ĉio estas multe pli ol tiuj simplaj signifoj ... Pli ol bazaj konceptoj, Esperanto, naturismo kaj ekologio transdonas aliajn valorojn, kiuj sin interligas forte.

 

La 1a artikolo de la homaj rajtoj adoptitaj de la esperantistoj, deklaras: « Ĉiuj homoj estas egalaj kaj liberaj laŭ digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco. »

Zamenhof sonĝis pri repacigi homaron per Esperanto, li sonĝis pri frata mondo, sen perforto, kie ĉiuj respektus alian kaj iliajn kulturojn. Li parolis pri homanarismo.

 

Ekzistas tiu malnova sonĝo en la koro de ĉiu Esperantisto ĉu ne?

 

Por la naturisto, lia vivarto superas la serĉadon de bonstato. Li establas ligojn inter si kaj naturo, kaj trans la respekto, kiun li dediĉas al ĝi. Nude, li malkaŝas siajn difektojn kiel homo, sen artifiko, vundebla, li respektas aliajn en iliaj difektoj kaj petas nur unu aferon: esti respektata kia li estas.

 

Koncerne ekologion, ĝi estas la rilato inter la individuo, lia aktiveco kaj la medio por la postvivado de la specio.

 

Tamen, homo estas integra parto de la naturo, li povos postvivi nur se li konservus ĝin. Tiu konsidero nepre generas sintenojn de respekto al la medio. Kaj se ni foriros el politika ekologio, ĝi estas la respekto de ĉiuj homoj kaj iliaj kredoj, kiuj gravas.

 

Fosante iomete la respektajn konceptojn, ni vidas, ke tiu valoro estas komuna... Nu respekto estas fonto de paco, ĉar ĝi estas la fonto de ĉiuj indulgaj sintenoj inter homoj ... do … por mondo, kie harmonio regas, ni estu  ĉiuj Esperantistoj, Naturistoj kaj Ekologiistoj ...

 

 

Rosy INAUDI

Les Pennes Mirabeau

FRANCIO

2018-07-11

bottom of page